Tomatoj – tranĉu kvarone, pli grandajn okone
Kapsiko – tranĉu zonforme
Kukurbeto – tranĉu rondoforme
Solano- tranĉu rondoforme, lasu elŝviti
Karoto – tranĉu je pli grandaj pecoj
Plua legomo laŭ emo kaj apetito.
Legomon ni metu en la kaserolon, superŝutu per speciala spico por rosti la legomon, superverŝu la olivan oleon kaj ni metu sur la fornon aŭ en la bakfornon. Tempo de tempo ni miksu. Indikilo de preteco estu la karoto – kiam ĝi moliĝos, la manĝo estas preta.
Rekomendite manĝi kun freŝa bulko, tamen bongustas ankaŭ kun kuiritaj terpomoj.
Komentado ne estas permesita.