Prago ĉi semajne
žtr

Balailoj

Bona ekzemplo por ĉiutaga familia flugbalailo estas la MOSKITO. Ĝi elstaras pro siaj prisekurecaj instalaĵoj kaj kontraŭŝtelista alarmo.

FF1

Moskito

Malgraŭ la pli bona reputacio de la sportbalailoj de la tipo NIMBUSO, la malpli multekostaj KOMETO kaj PURVIŜO estas pli disvastigitaj, kvankam la PURVIŜO estas rigardata kiel iom primitiva. La iam tre ŝatitan FALSTELON oni intertempe rigardas malmoderna. Ĉefe pro ĝia malrapideco ĝi estas nuntempe senŝanca en sportaj konkursoj kaj tial apenaŭ indas entute nomi ĝin kurbalailo.

XX1

 

Kometo

La FAJROFULMO estas la plej progresita, profesinivela fluganta balailo. Teknike kaj magie plej evoluigita, ĝi estas la plej rapida, sed pro tio ankaŭ la plej multekosta kurbalailo, kiu iam ekzistis. Tamen tre konvinkas ĝia kapablo flugi eĉ ekster la atmosfero (se la vetero bonas).

XX2

Fajrofulmo

Markus

2013-08-28 je la 19:25

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress