Litomyšl estas historia urbeto en orienta Bohemio. Unua mencio pri la urbo estas el la jaro 981, nuntempe ĝi havas pli ol dek mil da loĝantoj. La urbo estas konata pro renesanca kastelo kun baroka teatro, parko kaj kastela bierfabriko kaj ankaŭ pro historia placo kun multaj arkadaj domoj. Litomyšl estas proklamita kiel urba monumentrezervejo, la kastelo apartenas al naciaj kulturaj memorindaĵoj kaj la tuta komplekso estas listigita al Monda kulturheredaĵo de UNESCO.
En Litomyšl naskiĝis fama ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana.
Renesanca kastelo
Placo de Smetana
Arkadoj sur la placo
Vlasta
Komentado ne estas permesita.