Prago ĉi semajne
žtr

Mělník

Mělník estas malgranda urbo en mezbohemia regiono de Ĉeĥio, nemalproksime de la ĉefurbo Prago.

Unuaj mencioj pri Mělník estas de la 10-a jarcento, kiam ĉi tie staris masonita burgo, kiu poste estis trakonstruita al kastelo, kiu ornamas la urbon ĝis nun. Mělník fariĝis urbo en la jaro 1274.

Krom interesa kastelo estas certe vidinda ankaŭ placo kun burĝanaj domoj kunligitaj per arkadoj kaj kun kapucena klostro kun preĝejo.

La urbo estas fama ankaŭ pro vimberejoj kaj pro produktado de bonkvalita vino. Sub la kastelo troviĝas kelke da vinkeloj, kie eblas gustumi la lokan vinon.

De la kastelo eblas vidi kunfluon de du plej grandaj ĉeĥaj riveroj – Vltava kaj Labe.

z-mělník (1)

Historia parto de la urbo

z-mělník (2)

Kastelo

z-mělník

Placo de la Paco

z-mělník (4)

  Kunfluo de riveroj Vltava kaj Labe


Pligrandigi la mapon

Vlasta

2014-01-02 je la 12:51

Komentoj

  1. terenia_kk 2014-01-02 je 13:43 skribis

    Kaj cxu oni povas cxi tie trovi esperantistojn?

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress