Se vi volas iom refreŝiĝi kaj jam enuigas vin esti gasto nur en ordinaraj restoracioj aŭ gastejoj, vi povas viziti nekutiman trinkejon en Suda Afriko en provinco Linpopo. La trinkejo estas kaŝita en trunkego de miljaraĝa baobabo! Eble ĝi ne troviĝas en via najbara strato, sed certe indas serĉi vojaĝeblecojn kaj viziti ĝin! Ja kiel povas gusti eĉ ordinara akvo en tiom bela kaj interesa trinkejo!
Vlasta
Komentado ne estas permesita.