Prago ĉi semajne
žtr

Tajvano

Multkolora kulturo

Tajvano estis parto de la kultura rondo de la Aŭstronezianoj. Dum la frua parto de la 17-a jarcento, antaŭ ol ĉinoj enmigris en granda kvanto, nederlandanoj okupis Tajvanon por 38 jaroj (1624–1662), kiam ĝi ricevis la influon de eŭropa kulturo. Post la enmigrado de ĉinoj, la sudĉina agrikultura-fiŝkaptista kulturo evoluiĝis. Ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento Tajvano estis cedita al Japanio por 50 jaroj kaj la jamata kulturo enmiksiĝis. La hodiaŭa tajvana socio estas multkolora sub influoj de ĉiuj antaŭe menciitaj kulturoj.

Aborigenoj

 La tajvanaj aborigenoj estas la aborigenaj aŭ indiĝenaj popoloj de Tajvano. Kvankam la tajvanaj aborigenaroj havas diversajn rakontojn kaj mitojn pri la temo, laŭ nuntempaj esploroj ŝajnas, ke iliaj prauloj eble vivis en la insuloj ĉirkaŭ 8 000 jarojn antaŭ la vasta han-ĉina enmigrado, kiu komenciĝis en la 17-a jarcento.

Aborigenoj: Ami, Taja, Bunon, Kavalan, Pajvan,

                    Pujuma, Rukai, Sajŝat, Tao, Ŝao, Ĝou,

                    Taroku, Sakizaja kaj Sedik.

abor

aborg


Pligrandigi la mapon

Reza

2014-01-19 je la 18:29

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress