Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Skatolo de ŝuoj

E-mentalanoj ĉi jare la unuan fojon partoprenis karitan projekton “Skatolo de ŝuoj”. La projekton, dum kiu oni plenigas skatolojn de ŝuoj per ludiloj, libroj, vestaĵoj aŭ bongustaĵoj. La skatoloj poste estas forportitaj al karita kolektejo kaj Kristnaske ilin ricevas infanoj el malriĉaj familioj.

dár

IMG_4165

Donacoj, kiujn alportis E-mentalanoj por la skatoloj.

k (39)

Bondezirojn subskribis ĉiuj partoprenantoj…

gif-kr

…kaj ĉiuj ankaŭ vigle pakis!

k (113)

Ni sukcesis prepari 15 skatolojn kaj restis ludiloj ankoraŭ por pliaj kvin skatoloj, kiuj estos preparitaj dum venontaj tagoj.

Parton de la skatoloj ni jam forportis al la kolektejo en Praha- Klánovice dum dimanĉa promeno dum E-mentala Kristnasko. 

Grandan dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis!

Multaj infanoj certe ĝojos!!!

2016-11-29 je la 14:25

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress