Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Virtuala kuro por “Paraple”

 

Same kiel dum pasintaj jaroj, ankaŭ ĉi-jare ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj samtempe fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon Virtuala kuro por “Paraple”.

Kio estas Paraple?

“Paraple” estas centro, kiu helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo.

Kiel partopreni?

La principo estas simpla. Ĉiu partoprenanto pagas la „startan kotizon“ (300 Kč/12 EUR), kiun ricevos “Paraple”. Li poste kuras/biciklas/piediras…, registras kilometrojn (per telefona apo aŭ per saĝa telefono) kaj tiel konkursas kun aliaj partoprenantoj. Oni povas konkursi kiel unuopulo sed ankaŭ oni povas membriĝi en iu teamo.

Nia teamo nomiĝas ESPERANTO!

Pasintjare nia teamo havis 39 membrojn kaj kun 7468 km ĝi  estis sesa el 312 teamoj!

La evento komenciĝas la 1-an de majo 2024 kaj finiĝas la 20-an de majo 2024. Starta kotizo estas 300 ĉeĥaj kronoj. Oni povas kolekti kilometrojn kie ajn dum 20 tagoj de la konkurso. La teamo estos dankema pro ĉiu kilometro, kiun iu el la grupo aldonos. En la teamon oni povas inviti amikojn, familianojn, kolegojn.

Kiel aliĝi?

ALIĜILO

Kiel aliĝi:

Plenigu la formularon, klaku “Fondi konton”.

Klaku “SOUTĚŽ TÝMŮ”.

Trovu teamon “ESPERANTO”, klaku “ALIĜI AL TEAMO”

Klaku “Eniru teamon”

Klaku “NÁSTĚNKA”

Se vi volas pli monsubteni “Paraple”, elektu la eblecon. Se vi loĝas ekster ĉeĥio prefere ne elektu varojn.

Klaku “PAGI STRATKOTIZON”

Plenigu informojn por fakturo. En la lokon por PSČ skribu 120 00.

Elektu pagmanieron, konsentu kun la kondiĉoj kaj forsendu.

Se vi havus iujn demandojn aŭ vi bezonus konsilojn, ne heziru skribi al e-mentalprago@seznam.cz

 

Regularo de „Virtuala kuro por „Paraple“

Vi povas registriĝi en iu ajn tempo ekde la 1a de aprilo 2024 (0:00) ĝis la 19a de majo 2024 (23:59).

Vi povas aliĝi nur al unu elektita disciplino.

Ni konkuras laŭ la spirito de fair play. La ĉefa celo de tiu ĉi konkurso ne estas esti la unua, sed ĝui la movadon. Per via partopreno vi helpas revenigi homojn kun paraplegio al aktiva kaj plena vivo.

KONKURSAJ KATEGORIOJ

  • Kuro por virinoj/viroj/junuloj ĝis 15 jaroj de aĝo
  • Marŝado por virinoj/viroj/junuloj ĝis 15 jaroj de aĝo
  • Rajdado por virinoj/viroj/junuloj ĝis 15 jaroj de aĝo
  • Malgrandaj radoj – ĉiuj
  • Marŝado kun hundo – ĉiuj
  • ZTP/P (handikapitoj) virinoj / viroj sur mekanika rulilo, manbiciklo, motomedo
  • ZTP/P (handikapitoj) kun elektromovo virinoj / viroj sur elektra rulilo, mekanika rulilo kaj motomedo
  • Teamoj
  • Lernejaj klasoj

 

KONDIĈOJ POR INDIVIDUAJ KATEGORIOJ

Kuro por virinoj/viroj/infant ĝis 15 jaroj de aĝo

  • Ĉiuj kilometroj devas esti trapasitaj per kurado.
  • La rezultoj de ekstera aktiveco aŭ kuroj sur kur-trejnilo interne estas akceptitaj.

 

Marŝado por virinoj/viroj/infanoj ĝis 15 jaroj de aĝo

  • Ĉiuj celitaj marŝadoj estas kalkulataj (promenado, peza promeno, irado al aŭ el laboro, promenado kun infanĉaro, …).
  • Marŝado sur marŝ-trejnilo aŭ simila trejnilo estas permesita.
  • Registru nur rezultojn rilatajn al celita konkuranta agado, tio estas, marŝado super la kutima ĉiutaga funkciado/movado. Por egalaj kondiĉoj ne aldonu tagan sumon de la kilometroj, se ne temas pri tuttaga promeno.

 

Biciklado por virinoj/viroj/infanoj ĝis 15 jaroj de aĝo

  • Ĉiuj kilometroj devas esti trapasitaj biciklante.
  • Oni povas partopreni sur rotopedo, biciklatrejnilo, ktp.
  • Elektrobicikloj ne estas permesitaj.

 

Malgrandaj radoj – ĉiuj

  • Rulado per rulŝuoj, skejtilo, skutilo, …
  • Ne permesata estas rulado per elektra skutilo, elektra skejtilo, elektra unu-rado, hoverboard…

 

Hundomarŝado – ĉiuj

  • Ĉiuj kilometroj devas esti trapasitaj piede (ne kurante) kun hundo kun gvidilo aŭ libere.
  • Estas kalkulataj la kilometroj, kiujn piede trapasas la registrita “homa” konkursanto.
  • Oni ne povas registri rezultojn de diversaj homoj akompanantaj unu hundon.

 

Handikapuloj – virinoj/viroj sur mekanika rulilo, manbiciklo, motomedo

  • Estas kalkulataj ĉiuj kilometroj trapasitaj sur mekanika rulilo, manbiciklo, motomedo.
  • Permesata estas nur movado “per si mem” aŭ kun minimuma helpo de alia persono.
  • Nur registru rezultojn rilatajn al celita konkuranta agado, tio estas, moviĝo super la kutima ĉiutaga funkciado.

 

Handikapuloj kun elektroveturilo – virinoj/viroj sur elektra rulilo, mekanika rulilo jak motomedo

  • Estas kalkulataj ĉiuj kilometroj vojirataj per elektra rulilo, mekanika rulilo kun elektromotoro, motomedo kun elektra motoro…

 

TEAMA DEFIO

  • La minimuma nombro de konkursantoj en konkuranta teamo estas 2 personoj.
  • La individuaj teamaj membroj povas aliĝi al diversaj konkursaj disciplinoj.
  • Ĉiu registrita konkursanto povas aliĝi al la teamadefio. Vi povas aliĝi al jam ekzistanta teamo aŭ krei novan teamon.
  • La rezultoj de la diversaj disciplinoj ene de la teamakonkurso estos rekalkulitaj per antaŭdifinita koeficiento por atingi la plej grandan ĝustecon de la konkurso.
  • La eblo modifi la teamon (forigi kaj aldoni membrojn) fermiĝas la 7an de majo 2024 je la 23:59. Por pliaj ŝanĝoj bonvolu kontakti jana@behproparaple.cz aŭ info@behproparaple.cz.

 

REGISTRADO  DE REZULTOJ

  • Ĉiuj telefonaj apoj kaj inteligentaj horloĝoj estas permesataj.
  • Komencante la movadon, eku la mezuradon, fininte ĉesu la mezuradon.
  • Fotu la rezulton tiel, ke la ekranbildo enhavu la trapasitan distancon kaj daton de la aktiveco.
  • Se vi dediĉos vin al la aktiveco plurfoje dum unu tago, vi povas enregistri la rezultojn aparte aŭ indiki la tutan nombron da trapasitaj kilometroj kaj aldoni suman ekranbildon de la partaj rezultoj.
  • Trapasitan distancon mezuru en kilometroj.
  • Enigu viajn rezultojn ĉiutage. La sistemo ne permesas eniron de agoj pli malnovaj ol 3 tagoj.
  • La dato de via registriĝo ankaŭ estas la tago, kiam la unua rezulto povas esti kalkulita. Vi ne povas kalkuli agojn antaŭ la tago de via aliĝo al la konkurso.
  • La enskribitaj rezultuj estos kontrolataj hazarde dum la tuta konkurso. • Se la enskribita rezulto estos kvalifikita de la sistemo kiel erara, ni informos vin při tio kaj petos riparadon. Alie, tiu rezulto estos forigita.

 

REZULTOJ

  • La pritakso de la rezultuj okazos ne plimalfrue ol la 24an de majo 2024 per infima retpoŝtamesaĝo.
  • Premioj ne estas eldevigeblaj.

 

REGISTRADO

  • Ĉiu konkursanto partoprenas en la konkurso je propra risko. Ĉiu devas pritaksi sian sanstaton.
  • La decido pri partopreno en la konkurso estas via propra.
  • Konkursantoj sub la aĝo de 18 jaroj komencas kun la konsento de sia leĝa reprezentanto. Ni lasas la minimuman aĝlimon en la konsidero kaj respondeco de la gepatroj.
  • Per la konfirmo de via registriĝo vi konsentas kun la reguloj de la konkurso. Ĉu vihavas pliajn demandojn? Ni dankas vin pro via retrokuplo, kiun vi povas sendi al info@behproparaple.cz.
2024-04-15 je la 21:22

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress