Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Bestĝardeno 2024

BESTĜARDENO 2024

24. – 25. 2. 2024

Prago

TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO

KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO…

SABATO LA 24-an DE FEBRUARO 2024

11.00 –KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO ĈE ĈEFA ENIREJO

11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS PORKETON EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON.

ENIRO EN LA BESTĜARDENON

12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)

12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO

 

12.30 – TOSTO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO

POST LA KONKURSO GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ

LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO

17.3020.00 KOMUNA VESPERMANĜO – restoracio Teplá kačka ( Šternberkova 766/19)

DIMANĈO LA 25-AN DE FEBRUARO  2024

10.45 kunveno antaŭ la Bowling Radava (Milady Horákové 37)

11.00 – 13.00 “bowling”

Komuna tagmanĝo laŭ interkonsento

 

 

 

1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin!

Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretajn, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!

Al la konkurso bonvolu alporti vere nur unubuŝaĵojn! Pli grandaj pecoj estos certe formanĝitaj, sed oni ne akceptos ilin al la unubuŝaĵa konkurso!

2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!

3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.

4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!

5. Por atingi restoracion “Teplá kačka” veturu de la bestĝardeno per buso  234 aŭ 112 al haltejo Trojská kaj poste prenu tramon 17 kaj veturu al haltejo Veletržní palác. Iru en samdirekten, dua strato maldekstre estas la ĝusta.

6. Loĝigo por la aranĝo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj ni klopodos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.

7. Aliĝilon sendu kaj informojn petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

 

2024-02-09 je la 13:26

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress