Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

E-mental’ en Graz

Dek membroj de la klubo E-mental‘ forveturis la 15-an de marto 2024 per trajno el Prago al Graz en Aŭstrio por travivi semajnfinon kun lokaj esperantistoj.

La evento estis planita jam kelke da monatoj kaj grazanoj dume diligente preparadis programon. Ĉar E-mentalanoj estis informitaj pri la planoj, ĉiuj tre ĝojatendis la kunvenon. Sed ĉiuj imagoj pri la renkontiĝo estis superigitaj. La programo estis perfekte preparita de la komenco ĝis la fino kaj partoprenantoj vere povis ĝui ĉiujn programerojn.
Jam alveno en la ĉefstacidomo en Graz estis eminenta. Lokuloj estis venantaj kun kluba flago, dum la grupo de E-mentalanoj iris de dua flanko kun Esperanto-flago.

 

 

 

 

 

Jam tio ĝojigis ĉiujn kaj tuj posta rapida reciproka interkonatiĝado estis tre gaja.

Post komuna fotado sur perono estis E-mentalanoj portitaj per aŭtomobiloj al Esperanto-monumento kaj post plua fotado plue al loĝloko, kiun kiel unusolan aferon de la semajnfino E-mentalanoj mem prizorgis.


Post la loĝigo ĉiuj kunvenis en saloneto de nemalproksima restoracio por vespermanĝi kaj interkonatiĝi.

E-mentalanoj pere de simpla ludeto transdonis al unuopaj grazanoj donacetojn. Poste jam estis tempo por foriri al pensiono kaj iri dormi.

Sabate matene E-mentalanoj estis aŭte portitaj al klubejo, kiun grazanoj antaŭnelonge akiris dank‘ al urbestrino. Post la trarigardo de vere tre bela klubejo ĉiuj kune promenis ĝis la urbocentro, kie en surtegmenta kafejo estis mendita tablo. Post trarigardo de la urbo el la tegmento ĉiuj kafumis aŭ teumis, lokuloj parolis kun ĵurnalistoj.

De la kafejo oni iris al Kastela monto super la urbo, kie oni vidis Horloĝan turon, kastelon, vizitis muzeon, ĝuis rigardon al la urbo kaj dum la tuta tempo ricevadis multe da interesaj informoj de la lokuloj…


Post reveno el la monto oni vizitis urban turisman informejon, kie oni povas dank‘ al lokaj esperantistoj ankaŭ trovi broŝuron pri la urbo en Esperanto.
Ĉiuj ĝuis poste ripozon dum la tagmanĝo en proksima restoracio, kie estis mendita tablo. Post la manĝo estis iom da tempo, por ke E-mentalanoj havu eblon aĉeti iujn donacetojn por proksimuloj hejme kaj tuj poste estis promeno tra interesa artefarita insulo meze de la rivero.

Je la sepa horo oni vespermanĝis en restoracio kaj poste oni ludis bilardon. Kvankam preskaŭ ĉiuj E-mentalanoj ne scipovis ludi la ludon, ĉiuj plene ĝuis ĝin. Post la ludo ĉiuj lacegaj E-mentalanoj volonte revenis en la pensionon.


Matene estis E-mentalanoj portitaj per aŭtomobiloj al proksima vilaĝo Thal, kie oni unue vizitis interese rekonstruitan preĝejon kaj poste domon, kie naskiĝis Arnold Schwarzenegger kaj kie nuntempe estas muzeo pri li.

De la muzeo oni jam rapidis al restoracio por tagmanĝo, ĉar trajno de E-mentalanoj reen al Ĉeĥio veturis duonhoron post la tagmezo.

Adiaŭo kun ĉiuj grazanoj estis tre kortuŝa. E-mentalanoj invitis grazanojn al Prago kaj grazanoj promesis baldaŭ veni.
La tuta semajnfino estis vere bonega. Grazanoj sukcesis perfekte ĉion plani, ĉiam ili estis helpemaj, komune ili diskutis kaj pri seriozaj kaj pri malseriozaj temoj.
Nekredebla estis ilia sukceso ricevi subvencion de la urba registaro kaj dank‘ al tio E-mentalanoj havis ekzemple senpagan tagmanĝon kaj vespermanĝon.
Ĉiuj bedaŭris, ke la semajnfino estas nur tiom mallonga – volonte ĉiuj E-mentalanoj restus pli longe.

 

 

2024-03-19 je la 13:52

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress