Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

5-a Tosto por Zamĉjo

Festu kun ni la 

JARON DE ZAMENHOF

kaj venu partopreni la aranĝeton

5-a TOSTO POR ZAMĈJO

 BEROUN

la 26-a de marto 2017

zam5

Kunveno: 11. 15  ĉe biletvendejo de ĉefa trajnstacidomo Beroun

(se malfruiĝos trajno el Prago, la kunveno en stacidomo Beroun estos tuj post la alveno de la trajno)

Promeno al ĉefa placo de la urbo

Tosto por Zamĉjo

Tagmanĝo – loko estos precizigita

Esperanto-programeroj

Promeno al rigardturo “Městská hora” – pendigo de E-flago

Reveno al la urbocentro, kafumado

Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj

…………………

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 9.45 ĉe la biletvendejo en ĉefstacidomo Prago

Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 10.17 – Beroun 11.07
 
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

 

2017-02-09 je la 12:54

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress