Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

6-a Tosto por Zamĉjo

Festu kun ni la 

JARON DE ZAMENHOF

kaj venu partopreni la aranĝeton

6-a TOSTO POR ZAMĈJO

Lipník nad Bečvou

 la 8-an de aprilo 2017

zam

Kunveno: 10.15 ĉe biletvendejo de ĉefa trajnstacidomo

(se malfruiĝos la trajno el Prago (Ex 123 Fatra),  la kunveno en stacidomo Lipník nad Bečvou estos tuj post la alveno de la trajno)

Promeno al centro de la urbo

Tosto por Zamĉjo

Promeno al kastelo Helfštýn – pendigo de E-flago

Tagmaĝo

Esperanto-programeroj

helf

Reveno al Lipník nad Bečvou

Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj

. . . . . .

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.45  ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo

Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 7.22 – Lipník nad Bečvou 10.11
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-03-01 je la 18:23

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress