Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Viando 2018

Viando 2018

Chotýčany

15. – 17. 6. 2018

Komenco: vendrede la 15-an de junio 2018 – alveno de la 16.30
 
Loko: proksime de sudbohemia urbo České Budějovice; fervojstacio “Chotýčany” je trako Prago-Tábor-České Budějovice. Kiu ne konas vojon, bonvolu skribi je tomecek(ĉe)esperanto.cz
 
Loĝado: en propra tendo aŭ almenaŭ en propra dormosako surplanke sur propra matraco
vendredo la 15-a de junio
ANASVESPERMANĜO je honoro de genepoj.
sabato  la 16-a de junio
– volontuloj:
6.00 veksignalo
6.02 matena gimnastado
6.15 matena lavado en rivereto
6.30-9.00 atendado je ceteruloj
– ceteruloj:
8.55 ellitiĝo
9.00-12.00 matenmanĝo kaj dum ĝi:
— divido je du grupoj (laŭ rezulto de lotado, balotado, kunparolo aŭ batalo)
— unua tasko de grandioza kabana ludo
— preparo de vespera prezentado de fama baleto “Anasa lago” – ne miksu kun ne tro konata baleto “Cigna lago” de iu Iljič (atente Petro Iljič, ne Vladimír Iljič) 
   (Feliĉo subtenas la preparitajn – vidu https://www.youtube.com/watch?v=87U7f0-LbOE   aŭ https://www.youtube.com/watch?v=oI7wEGwmgAo – bonvolu hejme ekzerci!)
12.15 foriro al vilaĝo Chotýčany kaj tie partopreno de festo (640-a datreveno de la vilaĝo)(https://www.facebook.com/events/237964166765966/)
cca 17.30 aŭ laŭ volo/bezono reveno
18.00 dua tasko de grandioza kabana ludo
19.00 prezentado de fama baleto “Anasa lago” (ĉiu grupo)
poste modesta vespermanĝo
dimanĉo la 17-a de junio
– volontuloj:
6.00 veksignalo
6.02 matena gimnastado
6.15 matena lavado en rivereto
6.30-??.?? atendado je ceteruloj
– ceteruloj:
??.?? supo
poste komuna fotado
poste ordigado
poste forveturo
Ĝenerala informo:
Ĉar sekiĝis akvofontoj, bonvolu ĉiu, kiu venos per aŭto, alporti trinkakvon por ĉiuj.
2018-05-04 je la 23:55

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 27-an de marto 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress