Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

14-a E-mentala pikniko

14-a E-mentala pikniko

La 17-an de aŭgusto 2019

Krásná Lípa

Venu kun ni promeni tra bela pejzaĝo de norda Bohemio, grimpi belvidan turon, pikniki, kafumi kaj precipe travivi belan tagon kun amikoj.

Kunveno: 9.40 Stacidomo Krásná Lípa-město ĉe biletvendejo
 
 .
Planata vojo estas el Krásná Lípa trans Dymník al Rumburk. La plano povas ŝanĝiĝi laŭ vetero kaj fortoj de partoprenantoj.
 .

Kion kunporti?

  • Bonajn promenŝuojn
  • Bonan humoron 
  • Ion por kontribui al la granda pikniko

.

Se vi planas  partopreni, skribu al pismis@volny.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj. Same skribu, se vi havas iujn demandojn.

.

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.30 en ĉefa praga stacidomo ĉe biletvendejo.

Trajnvojaĝo de Prago:

Praha 6.51 – Děčín 8.31

Děčín 8.31– Krásná Lípa-město 9.39

Vojaĝbileto estos aĉetita laŭ nombro de vojaĝantoj.

.

2019-07-02 je la 9:52

Komentoj

  1. Rémi 2019-08-07 je 8:34 skribis

    Estos plesuro renkonti vin denove. Mi estas el Dresdeno.

  2. Pavol 2019-08-08 je 10:01 skribis

    Jes, estos plezuro renkonti vin kaj aliajn frenezulojn Mi ĝojatendas la tuttagan ekskurson.

  3. Ueli 2019-08-18 je 15:37 skribis

    Karaj, mi salutas vin el iom okcidente en Svislando. Tie-cxi, ni cxeestis por paralelauniverso2019 en artverko 100 oble 50 metroj kaj alta 10 metrojn en la urbo Biel. Vidu cxe paralela-universo-2019@googlegroups.com

    Ueli Haenni, Bern

  4. Ueli Haenni 2019-08-18 je 15:40 skribis

    Malfacile mi ne sukcesis sendi mesagxon

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress