Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
75210214_2695364770485246_4417234445002604544_n
Ne malridu!
fung
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Sukcesa HELPU HELPI 2020

La 19-an de aŭgusto 2020 okazis jam la sepa aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.

Malgraŭ la viruso, ni sukcesis kolekti monon por 35 brikoj!

La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…

 …kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas la Esperanto-brikojn, kaj tiel oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.

Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke…

…kaj apartan dankon al eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj denove ne hezitis sendi monon!!!

20. 8. 2020 je la 13:38

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Bovolu plenigi ĝustan numeron (per ciferoj). *

Serĉi
Venonta kunveno
Pro la koronaviruso regulaj merkredaj kunvenoj nuntempe ne okazas.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress