Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Esperanto-tablo

Dum semajnfina aranĝo “PIS” vizitis kelkaj partoprenantoj kunvenon “Regula dimanĉa lingva interŝanĝo”, kiun organizas “Polyglot club” en Prago.

Ĉiu, kiu venas al la kunveno, diras, kiu lingvo estas lia denaska kaj kiujn lingvojn li volas ekzerci. Poste laŭ tio oni sur tablojn metas  flagojn , kiuj destinas, kiun lingvon oni parolos ĉe la tablo. Homoj mem decidas, ĉe kiu tablo ili sidos, kiel longe ili restos ĉe ĝi kaj ili mem decidas, pri kiuj temoj oni ĉe la tablo parolos. Regulo ekzistas nur unu – ĉe la tablo uzi nur la lingvon laŭ la flago sur la tablo.

Esperantistoj estis por la organizantoj surprizo, sed ili estis ĝoje akceptitaj kaj estis fondita Esperanto-tablo!

polig.

Fine estis interŝanĝitaj adresoj inter organizantoj kaj esperantistoj kaj ni estos regule invitataj al la kunveno!

Venu venontfoje kun ni!

2016-04-22 je la 10:40

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress