Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
75210214_2695364770485246_4417234445002604544_n
Ne malridu!
fung
E-mental’ ĉe socialaj retoj

8-a E-mentala pikniko

8-a E-mentala pikniko
La 10-an de septembro 2016

KRUPKA

E-MENTAL´
KUNLABORANTE KUN DRESDENAJ ESPERANTISTOJ INVITAS VIN PARTOPRENI GRANDAN E-MENTALAN PIKNIKON!
komari_vizka_rozhledna_kaple
Atendas vin vojo de Krupka al ruino de fortikaĵo Kyšperk, tra la malnova Dresden-Teplica poŝtostrato ĝis la Komáří vížka. Kaj kiel premio reveno per telfero al Bohosudov.

Kunvenloko: 9.45 ĉe biletvendejo de stacidomo Krupka-Bohosudov
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 7.00 ĉe biletvendejo de praga ĉefstacidomo.
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 7.27 – Ústí nad Labem 8.41
Ústí nad Labem 8.58 – Krupka-Bohosudov 9.13

Vojaĝbileto en Ĉeĥio:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč . Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Dresdeno, estas kunveno je la  7:20 en Dresden Hbf ĉe la granda anonctabulo antaŭ la subaj reloj.

Bus 360:  Dresden 7.44 (ekveturo de antaŭ Dresden Hbf, orienta flanko, inter la du relopontoj) – Teplice v Čechách 9.14

Trajno – Teplice v Čechách 9.35 – Krupka-Bohosudov 9.40
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Lepsiko:

Trajno:
Leipzig Hbf 6:00 (RE 16505) – Dresden Hbf 7:32

Vojaĝbileto el Germanio:  Por la vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton Elbe-Labe. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 33 € kaj la bileto validas en la tuta VVO + Ùstecký kraj (regionaj trajnoj/busoj).  La bileton oni planas aĉeti en Dresdeno. (Se vi planas veni de Lepsiko aŭ de alia urbo, bonvolu kontakti Thomas Winkler (thowinkler(ĉe)gmail.com) por interkonsenti la eblecon aĉeti la bileton aliloke).

Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron, ujon por trinki kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!! 

pikniko

Reveno estos laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj!

Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz.  Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

Por partoprenantoj, kiuj bezonus tranoktadon en Prago, eblas proponi lokon en propra dormosako ĉe pragaj Esperantistoj.

15. 8. 2016 je la 16:04

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Bovolu plenigi ĝustan numeron (per ciferoj). *

Serĉi
Venonta kunveno
La 14-an de oktobro 2020 Temo: MOLKKY Se vi volas partopreni, skribu por pli detalaj informoj al: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress