La 18-an de junio 2025 okazis jam la dekdua aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas al handikapuloj.
Estis kolektita mono por 41 brikoj!
La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…
…kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas la Esperanto-brikojn, kaj tiel oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.
Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke…
…kaj apartan dankon al pragaj, eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj denove ne hezitis sendi monon!!!
Komentado ne estas permesita.