Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio 2016

Antaŭkristnaska kolbasumado

en Saksio 2016

La 3-an de decembro 2016

STOLPEN

E-MENTAL´

KUNLABORANTE KUN DRESDENAJ ESPERANTISTOJ INVITAS VIN PARTOPRENI ANTAŬKRISTNASKAN KOLBASUMADON EN SAKSIO. ĈI FOJE EN BELA URBETO STOLTEN.

 

 

stolpennn

Kio atendas vin?  Trarigardo de la urbo kaj kastelo, vizito de Kristnaska merkato kaj  gustumado de kolbasoj, kafumado…. Kaj precipe renkontiĝo kun amikoj!

Kunveno: Stacidomo Stolpen ĉe biletvendejo je la 10.30

12321288_10204056639056478_7279806868169405937_n

 

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.15 en Masarykovo nádraží ĉe biletvendejo.
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 6.53 – Děčín 8.32
Děčín 8.40 – Sebnitz 9.39
Sebnitz 9.43 – Stolpen 10.20
Vojaĝbileto:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč (la bileto validas kaj por la trajno kaj por la buso). Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de aŭ trans Dresdeno, estas je la 8:20 renkontiĝo en ĉefa stacidomo de Dresdeno ĉe granda anonctabulo antaŭ la subaj reloj.
Trajno:
Dresdeno 8:41 – Pirna 9:03
Pirna 9:11 – Stolpen 9.38
De Lepsiko eblas uzi la trajnon al Dresdeno je 7:00

Reveno laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj.

Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz.  Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

Por partoprenantoj, kiuj bezonus tranoktadon en Prago, eblas proponi lokon en propra dormosako ĉe pragaj Esperantistoj.

 

2016-08-15 je la 16:05

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress