Prago ĉi semajne
žtr

Rizbuletoj kun mozarelo

Por 20 pecoj

  • 50 g da butero
  • 1 ete tranĉita malgranda cepo
  • 360 g da globgrajna rizo (plej bone Itala Arborio )
  • 125 ml da blanka vino
  • Pinĉaĵo da safrano
  • 750 ml da kokina buljono
  • 50 g da raspita fromaĝo parmazano
  • 2  ovoj
  • 100 g da fromaĝo mozarelo
  • Raspita bulko (aŭ blanka pano)
  • Oleo por fritado, salo kaj pipro

 

1. Degeligu  buteron, aldonu  cepon kaj  rostadu proksimume 2-3 minutojn. Aldonu  rizon iom fritu ĝin englase.

2. Alverŝu vinon miksita kun la safrano, miksu ĝis vino ensorbiĝos en la rizon. Aldonadu po etaj kvantoj  bolvarman buljonon, daŭre miksu. Restaĵon de buljono alverŝu en la miksaĵon kaj potkovru tion. Reduktu temperaturon kaj stufu 10-15 minutojn ĝis fluidaĵo elvaporiĝos kaj rizo estos mola.

koule4

3.  Po etaj kvantoj almiksu parmazanon kaj ovojn, salu kaj pipru miksaĵon. Distranĉu mozarelon je  20 kubetojn.  Per malseketaj manoj kreŭ  el riza materio buletojn, en kiujn enpremigu  kubeton de la  da mozarelo kaj denove buletigu ilin.

koule2 koile3

4. Ĉiun  buleton ĉirkaŭvolvu en raspita pano kaj fritu ĝin po                 3-4 pecoj tute trempitaj en oleo proksimume 4-5 minutojn ĝisore. Per papertuko forigu superfluan oleon.

koule5

Andrea

2013-08-30 je la 13:57

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress