La 11-a BIERo
okazis dum la semajnfino de la 17-a ĝis la 19-a de marto 2017 en Náchod. Internacian etoson ĉi-foje certigis dudek unu partoprenantoj el sep landoj: Ĉeĥio, Germanio, Pollando, Hungario, Slovakio, Svedio kaj Ukrainio.
Post loĝigo en konvenan studentloĝejon restis tempo por komune aĉetumi en superbazaro. Reveninte al la hejmo, frue antaŭpagintaj partoprenantoj estis regalataj per bonveniga biero, kaj ĉiuj ricevis detalan programon de la aranĝo.
Ĉar mi dum la ses-hora vojaĝo ne sukcesis tagmanĝi, mi tre antaŭĝojis vespermanĝon en la loka restoracio Vatikán. La organizantoj tre bele tradukis la tutan menuon, tiel ke ĉiuj partoprenantoj povis foliumi ankaŭ tra esperanta menukarto. Fortiĝinte per bongustaj manĝaĵoj kaj bieroj (aŭ aliaj trinkaĵoj, estis tie granda elekto), ni baldaŭ reiris al nia hejmo, ĉar en la restoracio estis iom laŭta por la oficiale bonvenigaj programeroj.
Dum tiuj ĉiu el ni kreeme ornamis tason al partoprenanto, kies nomon lotumis. Tiumaniere ĉiu partoprenanto ricevis sian individuan renkontiĝan tason, kiu daŭre restas neforgesebla memoraĵo pri la 11-a BIERo.
Poste ni formis plejeble signifajn esperantajn vortojn uzante plej multajn el la disponeblaj literaj kartetoj. La vesperon agrable finis libera babilado kun gustumado de aĵoj, kiujn partoprenantoj kunportis.
Sabate matene ni ne hastis pri la buntega matenmanĝo, al kies riĉeco – kiel tradicia por BIERoj – ĉiu partoprenanto kontribuis.
La vetero estis kaj tre pluva kaj venta. Ni trankvile sidiĝis en bela kafejo. Nur poste ni ekis al la tagmeza celo – la ĉaleto Dobrošov. Elekteblis veturi tien buse aŭ malgraŭ la pluvo iri piede. La vojo estis tre bela, alterne tra arbaro kaj ekster ĝi, tiel ke se ne estus forta nebulo oni povus multe vidi. Tre surprizis min vidi neĝon sur la monteto!
Alveninte, ni malsekiĝis dum tagmanĝo kaj la sekvanta kvizo, kie divenendis la plej ofta respondo de la partoprenantoj al diversaj demandoj, ekzemple plej ŝatata koloro.
Posttagmeze ni vizitis la lokan bierfabrikon Primátor, kie gvidisto al ni montris produktejojn kaj klarigis tre multajn detalojn – ni vidis, per kiaj aparatoj oni enboteligas kaj enbareligas bieron, lavas botelojn kaj barelojn; specialan plastan neredoneblan barelon por landoj, kiuj kutimas ne redoni malplenajn barelojn; kie oni kuiras kaj ripozigas bieron. Ni eĉ rajtis gustumi la ŝaŭmon de ripozanta biero, kiun oni ne metas en la bieron, ĉar estas vere tre amara. La gvidisto tre diligente emfazis, kiom pli bona estas laŭ li biero ĉeĥa ol germana. La fabriko ne havas propran sekigejon por malto kiel kelkaj aliaj kiujn ni vizitis dum pasintaj BIERoj, do ili aĉetas – precipe el Germanio, ĉar estas malpli kosta. Por ke ĉiuj eksterlandanoj povis kompreni tiujn interesajn detalojn, Vít ĉion tre sperte interpretis al Esperanto. Fine de la trarigardo ni estis regalataj per diversaj specoj – proveblis kvar bieroj elkranaj kaj diversaj boteloj, inter kiuj ankaŭ estis kelkaj limonadoj, tiel ke ĉiu trovis ŝatatan likvaĵon.
Post vespermanĝo okazis eta kvizo kaj fine ni sidis kaj libere babilis, rompis arakidojn per kapoj – fine la foteloj estis tiom komfortaj ke necesis ekdormi.
Dimanĉe la vetero estis des pli bona, tiel ke ni ĝuis sunan promenadon kaj tra la urbocentro kaj al la bela kastelo, kie ni vidis ankaŭ tre tristan urson vivan. Finis la aranĝon komuna tagmanĝo kun lasta biero.
Mi tre ĝojas, ke mi partoprenis – kun la paroprenantoj eblis abunde paroli nian belan lingvon kaj travivaĵoj estis tre diversaj. Ankaŭ mi dankas la organizantojn, ke ĉio estis zorgeme preparita. Jam mi antaŭĝojas la 12-an BIERon 🙂
Thomas
Komentado ne estas permesita.