Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

13-a BIERo

13-a BIERo

Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo

13. – 15. 4. 2018

 Třeboň

E-mental´

invitas vin partopreni jam la 13-an BIEROn!!!

Inter planataj programeroj estas promeno tra la urbo Třeboň, vizito de la kastelo Třeboň, vizito de sav-beststacio, vespera ekskurso al la bierfabriko Regent kun promeno tra bierfabrikaj keloj kaj gustumado de biero kun loka pano, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado…

prague-trebon-square

Vendrede la 13-an de aprilo 2018

De la 17.00 loĝigo – “Domov mládeže” -Táboritská 941, Třeboň

 

18.45 foriro al vespermanĝo

19.00  vespermanĝo – Picejo Oregano (Táboritská 352, Třeboň)

interkonatiĝo, ludoj, testo….

Sabate la 14-an de aprilo 2018

8:00 komuna matenmanĝo

10.00 vizito de Sav-bestastacio

12.00 tagmanĝo – restoracio Beseda (Masarykovo náměstí 2, Třeboň)

15.00 – grimpado sur la urbodoma turo

15.00 – trarigardo de la urbo

kafumado

17.30 vespermanĝo – restoracio “Krčma u Kellyho

20. 30 – vizito de bierfabriko Regent

bier

 

Dimanĉe la 15-an de aprilo 2018

8:00 komuna matenmanĝo

11. 00 vizito de la kastelo Třeboň

tagmanĝo – loko estos precizigita

forveturo

. . . . . . .

Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):

Pago ĝis la 1-a de februaro 2018:  650,- CZK aŭ 25 EUR.

Pago poste aŭ surloke: 750,- CZK aŭ 28 EUR

Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz

————————————————-

Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos  grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!

matenmanĝo

————————————————- 

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.

————————————————-

En la penziono je nia dispono estos malgranda kuirejo kun glaciŝranko kaj akvoboligilo.  Sed ne estas tie verŝajne sufiĉe da teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.

 trebon--72x_trebon_jarni (2)

 

 

2017-12-04 je la 18:07

Komentoj

  1. Pavel Jačka 2017-10-19 je 16:35 skribis

    Gemikoj !
    Mi nur demandas kio ja signifas: BIER-o ? Certe ne temas nur pri biero aŭ mi eraras ?
    Kie estas aliĝilo kaj pagmaniero ?
    Pavel el Kroměříž.

  2. Pavel Jačka 2017-10-19 je 16:37 skribis

    Aha, mi jam scias !!!
    Pavel.

  3. Charly Kabeya 2018-01-25 je 12:29 skribis

    Tre interesa evento. Kiel ekstereuxropanoj povas esti helpita por partopreni en via renkontigho?
    Amike.

  4. Dyktatorka 2018-02-12 je 12:34 skribis

    Kara Charly, bonvolu skribi retmesaĝon al: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz. 🙂

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress