Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

6-a Granda lokŝumado en Bratislavo

6-a Granda lokŝumado en Bratislavo

8. – 9. 12. 2018

Bratislava

Renkontiĝo de Esperantistoj meze de Bratislavo kun vizito de la Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de slovaka specialaĵo “lokŝoj”, kristnaska grogo,   promenado, kafumado, teumado, babilado ……

bratislava

 

Sabato la 8-an de decembro 2018

Kunveno:

  • je la 10.00 en Bratislava – Hlavná stanica – en la halo tuj ĉe la enirejo de la stacidomo apud gazetvendejo
  • je la 11.00  sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo.

Vizito de Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de lokŝoj, kristnaska grogo…..

13. 00 – kunveno sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo

Promeno al Horský Park

Kafumado

18. 00 Vespermanĝo – restoracio Divný Janko

Dimanĉo la 9-an de decembro 2018

8.30 matenmanĝo (por partoptenantoj, kiuj loĝos en hostelo – ĉiu alportas manĝaĵon por si mem, sed ĉiu kompreneble povas proponi ĝin ankaŭ al aliaj)

10.00  kunveno – Hlavné námestie ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo

Vizito de Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de lokŝoj (ĉu ili estas sambonaj kiel sabate?), kristnaska grogo…..

Forveturo

– – – – – – – – – – – – – – – – –

Tranoktado estas mendita en hostelo DREAM Hostel Bratislava.  

(Prezo proksimume 10 EUR por unu persono)

Aliĝilojn sendu kaj informojn petu: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

(Por aliĝi sufiĉas skribi nomon kaj retadreson – organizantoj kontaktos vin)

 

Dum la aranĝo eblas peti helpon:

+421 944 243 026

+420 605 449 502

Gravaj lokoj de la aranĝo:

Kia estis la Lokŝumado pasintjare?

 

2018-09-19 je la 18:00

Komentoj

  1. Vilmos Tóth 2018-10-10 je 22:43 skribis

    Saluton,
    Ni duope irus, oni povas havi logxadon por unu nokto?
    Kion signifas Loksxo?
    Gxid respondo
    Vilhelmo Tóth

  2. Balázs WACHA (Blazio VAHA) 2018-12-06 je 5:32 skribis

    Mia familia nomo tradicie estas Wacha, en Esperanto mi uzas laŭeble la formon Vaha. Mia persona nomo estas en Epseranto Blazio, en la Hungara Balázs [bala:ĵ aŭ bolaĵ]. Kiom mi entute ŝuldos, kaj kiom da mono mi nepre kunprenu? Ĉu mia aliĝo estta tro malfrua.

    Elkore salutas vin Blazio

  3. Balázs WACHA (Blazio VAHA) 2018-12-06 je 20:32 skribis

    Pardonu min, mi tamen ne veturos. Mi deziras sukcesajn tagojn!

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 10-an de aprilo 2024 Temo: VERDO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress