8-a BIERo
Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo
Nová Paka
16. – 18. 10. 2015
Programo:
Vendredo la 16-an de oktobro
Loĝigo de la 17-a horo (Sokol Studenec, Studenec 59)
18.30 vespermanĝo en restoracio “Na Špici”
testo, ludoj.
Sabato la 17-an de oktobro
8.00 komuna matenmanĝo
9.30 forveturo al Stará Paka
11.00 vizito de ĉevalejo
perpiede al Nová Paka
13.00 tagmanĝo – restoracio KáZet
15.00 ekskurso al bierfabriko Nová Paka (Enirbileto 130,- kronoj)
18.00 vespermanĝo – restoracio KáZet
21.10 perbuse al Studenec
Dimanĉo la 18-an de oktobro
8.00 komuna matenmanĝo
9.00 Granda kugla konkurso
11.08 perbuse al Nová Paka
Promeneto tra la urbo
12.00 tagmanĝo
————————————————————–
Vojaĝo el Prago (Černý Most): buso – 14.00, 14.15, 16.20 (rekta buso). Pli proksime al “BIERejo” estas haltejo “Pošta”
————————————————————
Se vi volas en ĉevalejo nutri ĉevalojn, kaprinojn aŭ lamon, kunportu karotojn, pomojn aŭ malnovan sekan panon.
————————————————————
Kiel dum la 2-a BIERo, kiel dum la 3-a BIERo, kiel dum la 4-a, 5-a, 6-a kaj ankaŭ dum la 7-a BIERo, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!
————————————————————–
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.
————————————————————–
En la penziono je nia dispono estos malgranda kuirejo kun glaciŝranko, akvoboligilo kaj ĉi foje eĉ kun teleroj kaj tasoj, do vi ne devas kunporti ilin.
————————————————————–
Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):
Pago ĝis la 10-an de septembro 2015: 500,- CZK aŭ 20 EUR.
Pago poste aŭ surloke: 600,- CZK aŭ 24 EUR
Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz
Mi havas intereson por partopreni. Cxu eblas havi unupersona cxambron.
Amike,
Eduard Kusters
Belgio
Mi bedaŭras, sed ne eblas havi unupersonan ĉambron. 🙁
Ĉu dum la 1-a BIERo ne estis bona kaj bunta komuna matenmanĝo? Mia tablo preskaŭ ne sufiĉis 🙂
Fotoj ( ne tre bonkvalitaj danke mia poŝtelefono) estas videblaj ĉi tie : https://www.facebook.com/events/823618534340160/
uzanto ankaux pasvorto estas emental