E-mentalanoj
Enketo

Enketo

Ĉu vi volus fariĝi membro de E-mental´?

Montri rezultojn

Arĥivo de enketoj

Bestĝardeno 2016

BESTĜARDENO 2016

26. 2. – 28. 2. 2016

PRAGO

TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO

0bpVrs

VENDREDO LA 26-AN DE FEBRUARO 2016

18.00 – KUNVENO EN LA SUBIREJO DE LA METROHALTEJO HRADČANSKÁ ĈE BILETVENDEJO.

PERTRAME AL HALTEJO VOZOVNA STŘEŠOVICE.

PROMENO TRA “NOVA MONDO” KAJ LA PRAGA KASTELO.

20.00 VESPERMANĜO EN RESTORACIO “NA HRADČANSKÉ”

SABATO LA 27-AN DE FEBRUARO 2016

11.00 – KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO

11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS EMIČKAN. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ,  KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON

11.20 – ENIRO EN LA BESTĜARDENON

11.30 – KOMUNA FOTADO MALANTAŬ LA ENIREJO

12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)

12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO

12.30 – TOSTADO KAJ  KOMENCO DE LA KONKURSO

POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”,  GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ

LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO

17.00  KOMUNA VESPERMANĜO – RESTORACIO “U TUČŇÁKŮ”

DIMANĈO LA 28-AN DE FEBRUARO 2016

9.00 – KUNVENO ĈE LA BILETVENDEJO DE LA STACIDOMO “MASARYKOVO NÁDRAŽÍ”

9.30 – FORVETURO PER TRAJNO AL KLADNO.

TRARIGARDO DE LA URBO, KAFUMADO.

PROMENO AL KOŽOVA LHOTA

GRIMPADO AL LA ELRIGARDEJO

TAGMANĜO EN RESTORACIO SUB LA TURO

REVENO LAŬ INTERKONSENTO

kozova_hora

………………………………………………………………

1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin!

Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretaj, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin! :-)

2. Kunportu al  la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!

3.  Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.

4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!

5.  Loĝigo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni sukcesos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.

6. Vojo al la restoracio “U tučňáků”: de la bestĝardeno per buso 112 al Nádraží Holešovice. Plue per tramo 12 ĝis haltejo Anděl.

7. Se vi havas iujn demandojn -  skribu, telefonu!!!!!

 

unubu

El pasintjaraj unubuŝaĵaj konkursoj

 

11. 11. 2015 je la 14:27

Komentoj

  1. AlKo 18. 3. 2016 je 14:06 skribis

    Bonvolu sendi, por aperigo en la aprila kajero de “La Ondo de Esperanto”, artikolon kaj foto(j)n pri BESTĜARDENO 2016 en Prago. La lasta akceptotago estas la 23a de marto (merkrede).

    Nia adreso: sezonoj@kanet.ru, kopie al sezonoj@yahoo.com

    Bondezire via,
    Aleksander Korĵenkov
    redaktoro de “La Ondo de Esperanto”

Komenti

(Ne estos videbligita.)


8 + = 9

Venonta kunveno
La 29-an de junio 2016 Temo: NORDA POLUSO. Se vi volas partopreni, skribu por pli detalaj informoj al: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
E-mental’ ĉe socialaj retoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress