Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

6-a E-mentala pikniko

6-a E-MENTALA PIKNIKO

la 11-an de junio 2016

Bad Schandau 

akvofalo

E-MENTAL´
KUNLABORANTE KUN DRESDENAJ ESPERANTISTOJ INVITAS VIN PARTOPRENI GRANDAN PIKNIKON EN BELEGA NATURO DE SAKSA SVISLANDO!!!
Atendas vin veturado per ŝipo kaj per historia tramo, belaj akvofaloj, bunta pikniko, kafumado kaj precipe renkontiĝo kun novaj aŭ kun jam konataj amikoj!!!
 ………………………….

Kunveno: 9. 15 en stacidomo Bad Schandau ĉe biletvendejo

Konciza plano:

-ŝipumado al urbo Bad Schandau

-veturo per Kirnitzschtalbahn (historia tramo) al Beuthenfall

-akvofaloj Beuthenfall kaj Lichtenhainer Wasserfall

-promeno tra  Kohlgrund, Lichtenhain kaj Helmsberg al Sebnitz

-dumvoje pikniko, kafumado….

Kirnitzschtalbahn

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.00 en ĉefa praga stacidomo ĉe biletvendejo. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Vojaĝbileto:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 1-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč (la bileto validas ankaŭ por la ŝipo al Bad Schandau). Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.

Trajnvojaĝo de Prago:

Praha 6. 27 – Děčín 7. 58

Děčín 8. 40 – Bad Schandau 9.08

…………..

Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!

pikniko

Reveno estos laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj!

Se vi planas  partopreni, skribu al pismis@volny.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj kaj ankaŭ por scii, ĉu iun ie atendi. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

2016-05-24 je la 14:27

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress