Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

7-a E-mentala pikniko

7-a E-mentala pikniko

la 13-a de aŭgusto 2016

DĚČÍNSKÝ SNĚŽNÍK

 

KONICA MINOLTA DIGITAL CAMERA
Kunveno:  8.40 Děčín – antaŭ la stacidomo, ĉe bushaltejo al Jílové-Sněžník
8.49 – forveturo de la buso
De Jílové perpiede al Děčínský Sněžník.
Grimpado sur la belrigardturo.
Pikniko.
Perpiede al rando de Děčín kaj per urba buso al stacidomo de Děčín.
OLYMPUS DIGITAL CAMERA
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.15 en Masarykovo nádraží ĉe biletvendejo.
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno R692: Praha 6.53 – Děčín 8.32

Vojaĝbileto:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč (la bileto validas kaj por la trajno kaj por la buso). Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.

…………..

Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!

pikniko

 

Reveno estos laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj!

 

Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj kaj ankaŭ por scii, ĉu iun ie atendi. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

 

2016-07-12 je la 8:12

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress