Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Virtuala kuro por “Paraple” 2025

Same kiel dum pasintaj jaroj, ankaŭ ĉi-jare ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj samtempe fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon Virtuala kuro por “Paraple”.

Kio estas Paraple?

“Paraple” estas centro, kiu helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo.

Kiel partopreni?

La principo estas simpla. Ĉiu partoprenanto pagas la „startan kotizon“ (300 Kč/12 EUR), kiun ricevos “Paraple”. Li poste kuras/biciklas/piediras…, registras kilometrojn (per telefona apo aŭ per saĝa telefono) kaj tiel konkursas kun aliaj partoprenantoj. Oni povas konkursi kiel unuopulo sed ankaŭ oni povas membriĝi en teamo.

Nia teamo nomiĝas ESPERANTO!

Pasintjare nia teamo havis 54 membrojn el 10 landoj kaj kun 6244 km ĝi  estis kvina el 65 teamoj!

Ĉu nia teamo ESPERANTO ĉi jare gajnos?

La evento komenciĝas la 5-an de septembro  2025 kaj finiĝas la 5-an de oktobro 2024. Starta kotizo estas 300 ĉeĥaj kronoj. Oni povas kolekti kilometrojn kie ajn dum unu monato de la konkurso. La teamo estos dankema pro ĉiu kilometro, kiun iu el la grupo aldonos. En la teamon oni ankaŭ povas inviti amikojn, familianojn, kolegojn…

Kiel aliĝi?

Unua paŝo:

Se vi partoprenis pasintjare, vi povas transsalti la paŝon unu kaj sufiĉas aliĝi al la pasintjara konto. 

Unue registriĝi

Dua paŝo:

Elekti aktivaĵon

Elekti privatan defion (ne estas deviga)

Elekti teamon – ESPERANTO

Tria paŝo:

Pagi partoprenkotizon

Se vi volas kontrbui al la handikapuloj, vi povas elekti el kvar ebloj.

La 5-an de septembro vi povas eki! Kolekti kilometrojn! 

Regularon de la konkurso vi povas legi sube. Ankaŭ tie estas skribite kielmaniere registri la kilometrojn.

Se vi havus iujn demandojn aŭ vi bezonus konsilojn, ne heziru skribi al e-mentalprago@seznam.cz.

 

Regularo de la Virtuala Kuro por Paraple 2025

Datlimoj kaj aliĝo

Moviĝu ie ajn kaj iam ajn inter la 5-a de septembro kaj la 5-a de oktobro 2025.
Oni povas aliĝi ekde la 21-a de julio 2025 (je 0:00) ĝis la 1-a de oktobro 2025 (je 23:59). Eblas aliĝi al unu aŭ pluraj disciplinoj.

Ni helpas per movado ĉie ajn

Ni kunkuras en la spirito de “fair play”. La ĉefa celo de la evento estas helpi al homoj kun paraplegio per la pagita partoprenkotizo kaj per ĝojo je movado kaj kunkurado. Danke al la kotizoj ni povas plu kunlabori kun homoj kun paraplegio, por ke ili povu vivi kiel eble plej bonan vivon laŭ siaj propraj bezonoj kaj deziroj. Dankon al ĉiu, kiu decidas aliĝi al la Virtuala Kuro!

Protekto de personaj datumoj

Viaj personaj datumoj estos prilaborataj nur por celoj de aliĝo kaj organizado de la evento.

Kunkuraj kategorioj

  • Kuro – virinoj/viroj/junuloj ĝis la aĝo de 15 jaroj
  • Piediro – virinoj/viroj/junuloj ĝis la aĝo de 15 jaroj
  • Veturado (biciklo, trejnilo) – virinoj/viroj/junuloj ĝis la aĝo de 15 jaroj
  • Malgrandaj radoj – ĉiuj
  • Hundotrekingo – ĉiuj
  • Handikapuloj– virinoj/viroj en mana rulseĝo, manbiciklo aŭ motomedo
  • Handikapuloj kun elektroveturado – virinoj/viroj en elektra rulseĝo, mekanika rulseĝo kun helpmotoro aŭ motomedo
  • Teamoj

KONDIĈOJ POR UNUOPAJ KATEGORIOJ

Kuro

  • Ĉiuj kilometroj devas esti kuritaj.
  • Akceptiĝas kuro ekstere aŭ sur trejnilo.

Piediro

  • Kalkuliĝas ĉia celkonscia piediro (promenado, migrado, vojo al/de laboro, kun bebaĉareto ktp.).
  • Oni povas ankaŭ uzi marŝan trejnilon. Registru nur rezultojn de celkonscia kunkur-aktiveco, t.e. piediro krom la ĉiutaga movado. Ne registru resumon de ĉiutagaj paŝoj, krom se temas pri tuttaga migrado.

Veturado per biciklo aŭ trejnilo

  • Ĉiuj kilometroj devas esti veturitaj.
  • Oni povas uzi ekz. ekzercbiciklon aŭ ciklotrejnilon.
  • Nur movado sen elektrohelpo estas akceptata.

Malgrandaj radoj

  • Signifas veturado per rulŝuoj, skejtilo, skutilo ktp.
  • Nur movado sen elektrohelpo estas akceptata.

Hundotrekingo

  • Ĉiuj kilometroj devas esti piediritaj (ne kuritaj) kun hundo, ĉu ligite, ĉu libere.
  • Kalkuliĝas kilometroj de la registrita “homa” partoprenanto.
  • Ne eblas raporti rezultojn de aliaj personoj, kiuj akompanas la saman hundon.

Handikapuloj en mana rulseĝo, manbiciklo aŭ motomedo

  • Kalkuliĝas ĉiuj kilometroj faritaj en mana rulseĝo, manbiciklo aŭ motomedo. Permesas nur “memstaran” movadon aŭ kun minimuma helpo. Registru nur celkonscian kunkur-aktivecon, ne ĉiutagan funkciadon.

Handikapuloj kun elektroveturado (elektra rulseĝo, mana rulseĝo kun helpmotoro, elektra motomedo)

  • Kalkuliĝas ĉiuj kilometroj veturitaj per tiaj aparatoj.

TEAMA DEFIO

  • Minimuma nombro da kunkurantoj en teamo estas 3. Teamo kun malpli ol 3 membroj estas aŭtomate ekskludita el la konkurso pri premioj.
  • Membroj de teamo povas esti en diversaj disciplinoj.
  • Ĉiu registrita kunkuranto povas aliĝi al jam ekzistanta teamo aŭ fondi novan.
  • Rezultoj de teamanoj estas rekalkulitaj laŭ la donitaj koeficientoj (vidu sube) kaj dividitaj per la nombro de teamanoj.
  • Ŝanĝoj en la konsisto de teamo (aldono/forigo de membroj) eblas nur ĝis la komenco de la evento, t.e. ĝis la 5-a de septembro 2025 (00:01), per peto sendita al info@behproparaple.cz
  • Koeficientoj por rekalkulo:
  • kuro 1,2
  • piediro 1
  • biciklado 0,4
  • malgrandaj radoj 0,6
  • hundotrekingo 1
  • handikapuloj 1,2
  • handikapuloj kun elektroveturado 0,2
  • Formulo por kalkuli poentaron:
    (sumaj kilometroj en la disciplino) × (koeficiento) ÷ (nombro da teamanoj)
  • REGISTRADO DE REZULTOJ
  • Permesataj estas s ĉiuj poŝtelefonaj aplikoj kaj saĝhorloĝoj.
  • Komencu la mezuradon je la komenco de la aktiveco kaj haltigu je ĝia fino.
  • Fotu la rezulton tiel, ke la ekrankopio enhavu la distancon, la specon de sporta aktiveco kaj la daton.
  • Se vi faras plurajn aktivecojn en unu tago, vi povas enigi ilin aparte aŭ kiel sumon kun resumaj ekrankopioj.
  • Distancojn enigu en kilometroj.
  • Enigu viajn rezultojn regule. La sistemo ne permesas enigon de aktivecoj pli malnovaj ol 3 tagoj.
  • Unua rezulto validas nur post pago de la startkotizo.
  • Rezultoj estos hazarde kontrolataj dum la tuta evento.
  • Se sistemo taksas rezulton erara, vi estos petita korekti ĝin; sen korekto la rezulto estos forigita.
  • Ripetaj malobservoj povas konduki al ekskludo.
  • TAKSADO DE REZULTOJ
  • La fina taksado okazos plej malfrue la 8-an de oktobro 2025 per informa retpoŝto.
  • Ne ekzistas jura rajto je premio.
  • La organizanto rajtas kontroli rezultojn kaj ekskludi partoprenantojn pro malobservoj.
  • ATENTIGO
  • Ĉiu kunkuranto partoprenas je propra risko kaj devas mem taksi sian sanstaton kaj decidi, ĉu li kapablas partopreni. Centro Paraple ne respondecas pri ajnaj vundoj aŭ damaĝoj okazintaj dum la evento.
  • La regularo validas ekde la 5-a de septembro 2025.
    Partoprenantoj malpli ol 18-jaraj povas starti nur kun konsento de leĝa reprezentanto.
    La minimuma aĝo estas lasita al la respondeco de gepatroj.
    Per konfirmo de aliĝo vi konsentas kun la regularo.
  • DANKON, ke vi kuras kun ni – ĉiu paŝo, veturo aŭ turniĝo de rado helpas ŝanĝi la vivojn de homoj post mjela vundo al pli bonaj.
2025-09-01 je la 18:18

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 19-an de novembro 2025 Temo: ?? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress