Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

E-mental‘ en Londono

Fine de septembro membroj de la esperantista klubo E-mental‘  forflugis al la brita ĉefurbo. La celo de la vojaĝo ne estis nur konatiĝi kun Londono, sed ankaŭ renkontiĝi kun lokaj esperantistoj. Kaj la spertoj estis abundaj.

Post la alveno al la londona flughaveno ili veturis per trajno al la junulargastejo, kie ili havis rezervitajn ĉambrojn. Jam survoje aliĝis al la grupo Martin – slovako, kiu jam de multaj jaroj loĝas en Londono kaj volonte fariĝis ilia akompananto. La unuan vesperon li kuniris kun ili al nemalproksima manĝejo, kie ili povis gustumi ne nur la klasikan britan pladon „fish and chips“ – fritita fiŝo kun terpomfritoj, kiu tre bongustis al ĉiuj.

Matene je la oka horo ili iris al simpla manĝejo por realigi sian deziron – gustumi veran anglan matenmanĝon. 

Sur la tablo aperis fazeoloj, kolbasoj, ovoj kaj rostita pano. Iuj elektis eĉ pli abundan varianton kun terpomaj trianguletoj kaj tiel nomataj nigra kaj blanka pudingo. Ĉiuj atendis, ke la pudingo estos dolĉaĵo, sed alvenis io simila al ĉeĥaj tripo- kaj sangokolbaso. „Estis surprizo, sed tre bongusta,“ ĉiuj konsentis. La manĝon kompletigis kafo aŭ teo kun lakto – ĝuste tiel, kiel la angloj trinkas ĝin.

 

Je la deka horo ili devis renkontiĝi kun lokaj esperantistoj. Pro metroa interrompo ili alvenis iom malfrue, tamen Anthony kaj Matt ilin varme bonvenigis.

Ĉiuj kune ekiris piede tra la urbo. Ili vidis la Katedralon de sankta Paŭlo, la Monumenton, la Bukinghaman Palacon, la faman Trafalgar-placon…

La promenado daŭris plurajn horojn kaj finiĝis ĉe la Tower Bridge. Ili estis bonŝancaj kaj povis vidi kiel la ponto malfermiĝis, por ke venanta ŝipo povu traveturi sub ĝi.

La tagon ili finis per vespermanĝo en antaŭe mendita restoracio, kie aliĝis al ili pluaj londonaj esperantistoj. Vigla konversacio ĉe bona manĝo kaj trinkaĵoj daŭris preskaŭ ĝis la dek unua horo.

La sekvan matenon E-mentalanoj ankoraŭfoje ĝuis lastan anglan matenmanĝon kaj poste ekveturis al la flughaveno. Ĉiuj forveturis kun la sento, ke Londono estas tre ĉarma urbo ne nur pro sia atmosfero, sed ankaŭ pro la afableco de la homoj, kiujn ili renkontis. „Estis mirinda vizito, kaj ni certe volas reveni,“ konsentis ĉiuj el la grupo.

E-mentalanoj ŝatus esprimi sian dankon al ĉiuj, kiuj helpis organizi la viziton, al ĉiuj pro ilia varma akcepto kaj gvidado tra Londono. La vojaĝo fariĝis vere memorinda danke al ilia ĝentileco kaj amikeco.

 

2025-09-29 je la 18:43

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 19-an de novembro 2025 Temo: ?? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress