Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

9-a E-mentala pikniko

9-a E-mentala pikniko en Bohemia Svislando
La 10-an de junio 2017
Vysoká Lípa
 
E-MENTAL´
KUNLABORANTE KUN DRESDENAJ ESPERANTISTOJ
INVITAS VIN PARTOPRENI JAM
LA 9-AN GRANDAN E-MENTALAN PIKNIKON!
edmund
Atendas vin promeno tra belega naturo de Bohemia Svislando, ŝipumado tra interroka rivereto, bunta pikniko kaj precipe kunveno kun amikoj!
Kunveno: 8.35 antaŭ ĉefa stacidomo Děčín ĉe bushaltejo al Jetřichovice.  Tuj poste (8.41) perbuse al Vysoká Lípa- rozc. (se malfruiĝos trajno el Prago, estos kunveno samloke tuj post la alveturo de la trajno – R 692)
…………………………………………….
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6. 20 en praga stacidomo “Masarykovo nádraží” ĉe biletvendejo.

Vojaĝbileto:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč. Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.

Trajnvojaĝo de Praha:

Praha 6. 53– Děčín 8.31

Busvojaĝo el Děčín:

Děčín 8.41 – Jetřichovice,Vysoká Lípa,rozc. 9.32

Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!

Reveno estos laŭ vetero kaj interkonsento de la partoprenantoj!

Se vi planas  partopreni, skribu al pismis@volny.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj!!! Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

2017-03-25 je la 13:21

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress