Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

8-a Tosto por Zamĉjo

Festu kun ni la 

JARON DE ZAMENHOF

kaj venu partopreni la aranĝeton

8-a TOSTO POR ZAMĈJO

Brno

la 4-an de junio 2017

zam3

Kunveno:  10. 30 ĉe biletvendejo de Brno – dolní nádraží

(se malfruiĝos la trajno el Prago (EC 275 Jaroslav Hašek) la kunveno en stacidomo Brno estos tuj post la alveno de la trajno)

Promeno al centro de la urbo

Tosto por Zamĉjo

Grimpado sur la turon de Malnova urbodomo – pendigo de flago

Stitched Panorama

13. 00 Tagmaĝo – restoracio “U Čápa”

Esperanto-programeroj

Promeno al kastelo Špilberk (vizito de la kastelo laŭ tempo kaj volo de partoprenantoj)

špilb

Kafumado en kafejo

Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj

. . . . .

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 7.30  ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo

Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 7. 48 – Brno 10.21
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-04-06 je la 13:19

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress