Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Esperantistoj kuris por “Paraple”

La membroj de Emental´ partoprenis la karitatan aranĝon “Kuro por Paraple”, kiu okazis dimanĉe la 18-an de junio 2017 en Prago. 

La projekto “Paraple” helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo. La kuro okazis ĉi jare jam la 18-an fojon, sed la unuanfojon partoprenis ankaŭ grupo de Esperantistoj.

La aranĝo konsistas je du partoj. 5-kilometra kuro kaj simbola 100-metra kuro.

Du bravuloj – Jitka kaj Tomasz – partoprenis la 5-kilometran kuron.

p (27)

Ili bone reprezentis ĉiujn Esperantistojn!

gif

Ili ambaŭ estis eminentaj kaj Tomasz eĉ estis

la kvara plej bona kuranto de la konkurso!

p (48)

 

Resto de Esperanto-grupo kuris

simbolan 100-metran kuron.

p (17)

Ĉiuj herooj sukcese kaj ĝoje atingis celon! 🙂

gif2

Estis bele helpi, sed ankaŭ kune travivita posttagmezo ĝojigis ĉiujn partoprenantojn!

 

Venontjare ni certe partoprenos denove!

Ĉu vi iros kun ni?

2017-06-20 je la 16:19

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress