Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

10-a Tosto por Zamĉjo

Festu kun ni la 

JARON DE ZAMENHOF

kaj venu partopreni la aranĝeton

10-a TOSTO POR ZAMĈJO

ČESKÉ BUDĚJOVICE

la 27-an de aŭgusto 2017

zam4

Kunveno:  10. 00  ĉe biletvendejo de stacidomo České Budějovice (se malfruiĝos la trajno el Prago (R 705 Svět) la kunveno en stacidomo České Budějovice estos tuj post la alveno de la trajno)

 

Promeno al centro de la urbo

Tosto por Zamĉjo

Grimpado sur la turon  – pendigo de la flago

č.b.

Tagmaĝo en restoracio (loko estos precizigita)

Esperanto-programeroj

Promeno tra la urbo

Kafumado en kafejo

Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj

. . . . .

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 7.10  ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo

Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 7.32 – České Budějovice 9.52
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-08-15 je la 15:41

Komentoj

  1. Petro la Dobriĥovica 2017-08-16 je 18:42 skribis

    Kara Diktatorino, mi planas partopreni, sed pro 10 min. pli frue en ČB mi ne ellitiĝos je preskaŭ unu horo pli frue. Do mi forveturos el Prago 8:02 per Ex 531 Josef Seidel kaj atingos ČB 10:02, do 10 min post vi kaj 2 min. post la renkontiĝo ĉe la kasoj. Mi ne dubas, ke mi vin trovos.
    Amike, Petro

  2. Dyktatorka 2017-08-24 je 11:45 skribis

    La trajno “Josef Seidel” estas rekta konekto kun Český Krumlov kaj ĝi regule estas plena. Pro tio estis elektita la trajno jam je la 7.32.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress