Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

10-a E-mentala pikniko

10-a E-mentala pikniko

la 19-an de aŭgusto 2017

Langenhennersdorf

Labyrinth

E-MENTAL´
KUNLABORANTE KUN DRESDENAJ ESPERANTISTOJ INVITAS VIN PARTOPRENI GRANDAN PIKNIKON EN BELEGA NATURO DE SAKSA SVISLANDO!!!
Atendas vin promenado tra natura roka labirinto, akvofaloj, bunta pikniko, kafumado kaj precipe renkontiĝo kun novaj aŭ kun jam konataj amikoj!!!
…..
Kunveno: 9.20 en stacidomo Königstein ĉe biletvendejo

Konciza plano:

Perbuse el Königstein al Langenhennersdorf Abzweig Labyrinth

Promeno tra la labirinto

Piknikumado

Kafumado

Reveno laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj

……………………………………..

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.15 en stacidomo Masarykovo nádraží ĉe biletvendejo. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Vojaĝbileto:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč. Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.

Trajnvojaĝo de Prago:

Praha 6.48 – Děčín 8.31

Děčín 8:41 – Bad Schandau 9:10

Bad Schandau 9:15 – Königstein 9.19

…………..

Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!

pikniko

 

Se vi planas  partopreni, skribu al pismis@volny.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj kaj ankaŭ por scii, ĉu iun ie atendi. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku +420 605 449 502

 

2017-07-28 je la 15:56

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress