14-a Tosto por Zamĉjo
Festu kun ni la
JARON DE ZAMENHOF
kaj venu partopreni la aranĝeton
14-a TOSTO POR ZAMĈJO
Ostrava
la 28-an de oktobro 2017

Kunveno: 9.45 ĉe biletvendejo de stacidomo Ostrava-hlavní nádraží (se malfruiĝos la trajno el Prago (EC 113 Porta Moravica) la kunveno en stacidomo Ostrava-hlavní nádraží estos tuj post la alveno de la trajno)
Vizito de E-klubejo
Tosto ĉe memorŝtono
Pendigo de flago sur ponto
Tagmanĝo – loko laŭ interkonsento de partoprenantoj
Kafumado
…….
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.00 ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Prago 6.22 – Ostrava Hl. n 9.42
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros
)
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-10-10 je la 17:37
Komentoj
Komentado ne estas permesita.