Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

15-a Tosto por Zamĉjo

Festu kun ni la

JARON DE ZAMENHOF

kaj venu partopreni la aranĝeton

15-a TOSTO POR ZAMĈJO

Svitavy

la 5-an de novembro 2017

zam5

Kunveno:  10.00 ĉe biletvendejo de stacidomo Svitavy (se malfruiĝos la trajno el Brno – Rx 870 Punkva – la kunveno en stacidomo Svitavy estos tuj post la alveno de la trajno).


Proksimume 10.30 – Náměstí míru – Baroka maria kolono  –  Tosto por Zamĉjo

11. 30 Grimpado sur la turon de la preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria – pendigo de flago sur la turo de la preĝejo

svit

12. 45  Tagmanĝo – Restoracio Astra

Post tagmanĝo vizito de Esperanto-Muzeo

Esperanto-programeroj

Kafumado

Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj

. . . . . .

Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj mendi en la restoracio.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-10-10 je la 19:00

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress