Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Zamenhoftago 2018

Zamenhoftago

Prago

15. 12. 2018

Venu festi kun ni naskiĝtagon de Ludoviko Lazaro Zamenhof! Venu festi Zamenhoftagon!

14. 00 kunveno en kafejo “Tichá kavárna”kafejo, kie laboras surdaj kelneroj – Burešova 1151/12, Praha 8. La kafejo estas proksimume 200 m for de metrohaltejo Ládví (linio C). Se vi ne anoncis vian partoprenon en la kafejo, skribu unue al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por ekscii, ĉu estas ankoraŭ liberaj lokoj.

16.00 kunveno ĉe la Esperanto-monumento

Ĉiuspecaj kontribuaĵoj  por la kunveno ĉe la monumento estas bonvenaj – bongustaĵoj, trinkaĵoj…

Por la tosto ĉe la monumento bonvolu alporti trinkujon.

Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz , por ke ni sciu, kiun ĝojatendi. Same skribu, se vi havas iujn demandojn.

2018-12-05 je la 13:10

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 10-an de aprilo 2024 Temo: VERDO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress