Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
170433777_10157484724962581_8872729727656328946_n
Ne malridu!
b4bb0a466bb8b1c62fcf4513fe3840cc
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Reklamo por Esperanto

La 9-an de junio 2019 membroj de la klubo E-mental´kreis en Prago reklamon por Esperanto. Ili pentris ĝin sur barilo ĉirkaŭ konstruata domo en vigla strato de Prago. Posedantoj de la barilo – la konstrufirmao – mem proponas al homoj, ke ili laŭplaĉe kreu.

Unue ili parton de la barilo nigre kolorigis per farbo, kiun ili hazarde trovis en proksimeco. Per penikoj kaj eĉ per propraj manoj ili dum kelke da minutoj preparis la spacon por plua kreado.

Poste devis esti solvita problemeto, kion desegni sur la barilo. Estis klare, kiujn ĉefajn vortojn skribi, sed kion plu? Feliĉe en la grupo estis juna novulino, kiu studas reklamon kaj ŝi donis ĉefan aspekton. Poste jam ĉiuj diligente desegnis.

Sur alia parto de la barilo ili rimarkis jam estantan verdan stelon, kiu instigis ilin por plua kreado kaj ili alskribis grandan vorton ESPERANTO.

Se neniu fiulo detruos la reklamon, ĝi restos surloke ĝis la aŭtuno, kiam la konstruaĵo estos finita kaj la barilo forigita.

 

 

12. 6. 2019 je la 10:04

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 28-an de aprilo 2021 je la 18.30 - retkunveno. Temo: SIBERIO Por partopreni, petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress