Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Sukcesa HELPU HELPI 2019

La 24-an de julio 2019 okazis jam la sesa aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago. Ĉi foje helpis ankaŭ partoprenantoj de aranĝo ĜUPR, kiu ĝuste okazas en Prago.

 

Estis kolektita mono por 40 brikoj!

La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…

 …kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas amasoj da turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas la Esperanto-brikojn, kaj tiel oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.

Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke…

…kaj apartan dankon al eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj ne hezitis sendi monon!!!

2019-07-26 je la 10:08

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress