Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

17-a BIERo

17-a BIERo

Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo

17. – 19.3. 2023

Litoměřice

Inter planataj programeroj estas trarigardo de la vapora bierfabriko kun gustumado de loka biero, promeno tra la urbo Litoměřice, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado…

Vendrede la 17-an de marto 2023

De la 17.00 loĝigo – Slavoj Litoměřice, Písečný ostrov 1.

18.30 foriro al vespermanĝo

19.00  vespermanĝo – restoracio Robo

interkonatiĝo, ludoj, testo…

Sabate la 18-an de marto 2023

8.00 komuna matenmanĝo

9.00 foriro

Promeno tra la urbo

10.30 Kafejo – Káva s párou

12.00 – Vizito de la domo “Kaliko” kun rigardturo

13.00 tagmanĝo – restoracio Budvarka   (Lidická 58/13)

15.00 Bierfabriko “Hákův parní pivovar” (Mlékojedy 84)

18.00 Vespermanĝo – restoracio Robo

Dimanĉe la 19-an de marto 2023

8.00 komuna matenmanĝo

9.00 – foriro

Se estos bona vetero perpeida promeno al urbeto Terezín

Se estos malplibona vetero perbusa vojaĝo al urbeto Terezín

Reen el Terezín per buso

Komuna tagmanĝo laŭ interkonsento de partoprenantoj

Kotizo – loĝigo kaj partoprenkotizo. (Eblas aliĝi nur por tuta aranĝo)

Pago ĝis la 1-a de marto 2023:  900,- CZK aŭ 37 EUR.

Pago poste aŭ surloke:1000,- CZK aŭ 41 EUR

La kotizon sendu al:

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)

aŭ al

IBAN:

LT17 3250 0478 4048 6190

BIC:
REVOLT21
Nomo: Vlasta Pištíková

 

(por pagi per EURoj)

Aliĝilojn sendu kaj informojn petu: pismis@volny.cz

– – – – – – – – – –

Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos  grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta.

matenmanĝo

– – – – – – – – – –

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.

– – – – – – – – – –

En la pensiono je nia dispono estos glaciŝranko, mikroonda kuirilo kaj akvoboligilo.  Sed ne estas tie sufiĉe da teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.

2023-01-03 je la 17:47

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress