Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Kuro por “Paraple”

Partoprenu kun ni „Kuron pro Paraple“!

Aliĝu al grupo ESPERANTO!

Kiel dum pasintaj jaroj ankaŭ nun ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon – sed ĉi foje alimaniere – virtuale!

Oficiala paĝaro de la aranĝo

La aranĝo komenciĝas la 1-an de majo 2021

kaj finiĝas la 29-an de majo 2021. Sed vi povas aliĝi kiam ajn dum la monato ĝis la fino de la aranĝo.

Elektu, ĉu vi volas kuri, paŝi, paŝi kun hundo, bicikli…. Plue elektu celon, kiun vi volus atingi – kiom da kilometroj vi planas atingi dum la tuta tempo. Tute ne gravas, kiom granda via celo estos – decidu laŭ viaj propraj kapabloj. Kaj se hazarde vi ne sukcesus atingi la celon – ne gravas. Gravas, se vi partoprenos kaj helpos!

Baza prezo por partopreni kaj tiel helpi estas 199,- Kč, sed se vi volas, vi povas subteni ankaŭ iun el diversaj helpoproponoj.

ALIĜILO

Atentu, povus okazi, ke la aliĝilon ne eblas malfermi per Firefox, do provu ekzemple Chrome.

 

Ekzemplo por aliĝi:

Kaj poste vi jam povos eki kaj kolekti kilometrojn!

Ne forgesu la kilometrojn marki en la paĝaro de la aranĝo,

por ke la grupo ricevu poentojn! 

Vi povas dum tuta monato kontroli, kian poston nun havas nia grupo ESPERANTO!

Se situacio kun koronaviruso pliboniĝos, la 29-an de majo 2021 okazos en Malešický park kutima “Kuro por “Paraple” “, kiun ni ankaŭ planas partopreni. Tuj kiam aperos oficialaj informoj, aperos informoj ankaŭ ĉi tie!

Se vi bezonas helpon aŭ konsilon, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

 

 

 

2021-04-13 je la 12:28

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress