Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Sukcesa HELPU HELPI 2021

La 18-an de aŭgusto 2021 okazis jam la oka aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.

Estis kolektita mono por 42 brikoj!

La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…

 …kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas la Esperanto-brikojn, kaj tiel oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.

Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke…

…kaj apartan dankon al eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj denove ne hezitis sendi monon!!!

Fotoj

 

2021-08-20 je la 14:08

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress