Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
197484449_10218595996362373_6468732651284794534_n
Ne malridu!
b4bb0a466bb8b1c62fcf4513fe3840cc
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Bestĝardeno 2022

Bestĝardeno 2022

25. 2. – 27. 2. 2022

Prago

TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO…

VENDREDO LA 25-AN DE FEBRUARO 2022

PROGRAMO ESTAS PLANATA

SABATO LA 26-AN DE FEBRUARO 2022

11.00 –KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO

11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS PORKETON EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON

ENIRO EN LA BESTĜARDENON

12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)

12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO

12.30 – TOSTO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO

POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ

LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO

17. 00 – KOMUNA VESPERMANĜO

DIMANĈO LA 27-AN DE FEBRUARO  2022

PROGRAMO ESTAS PLANATA

 

………………………………………………………………

1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin! Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretajn, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!

2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!

3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.

4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!

5. Loĝigo por la aranĝo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni klopodos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.

6. Aliĝilon sendu kaj informojn petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

Kanto por porketo Emička

10. 12. 2021 je la 14:10

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 19-an de januaro 2022 je la 18.30. Temo: retkunveno Por partopreni, petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress