E-mentalanoj denove plenigis “gepatran devon” kaj la adoptita besteto Emička denove havos manĝaĵon por tuta jaro!!!
Ĉar ĉi jare E-mentalanoj denove estis vere malavaraj, ni povis denove adopti ankoraŭ du pluajn bestetojn – gekon kaj cinomuson.
Kaj kiel ĉiujare ni ankaŭ monsubtenis pluajn kvin bestojn.
Dankon al ĉiuj bonkoruloj,
kiuj ne hezitis donaci monon,
subtenis la bestojn
kaj helpis al praga bestĝardeno
dum tiu ĉi malfacila tempo!
Komentado ne estas permesita.