Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

HELPU HELPI 2022

HELPU HELPI 2022

3. 8. 2022

Prago

Venu kun ni jam la naŭan fojon partopreni “Projekton BRIKO”

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dudek du jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla strato de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas kaj faras fotojn.

Ni sur la brikojn desegnas Esperanto-skribaĵojn. Ju pli da mono por la brikoj ni sukcesas kolekti, des pli granda reklamo por Esperanto poste estas en la praga strato videbla.

Pasintjare ni sukcesis kolekti monon por 42 brikoj kaj dum ĉiuj jaroj ni entute jam kolektis monon por 284 brikoj.

 

Kiam? La 3-an de aŭgusto 2022 je la 18.00

Kunvenloko: antaŭ la domo en Havířská 2

Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon! 

Unu briko kostas 150,- kronojn / 6 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la kontoj:

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)

al banko Revolut

IBAN:

LT17 3250 0478 4048 6190
BIC: REVOLT21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi kaj per kronoj kaj per EURoj)
al la pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas esti sekreta donacanto).

Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

:

Post la desegnado sur la brikojn estos komuna vespermanĝo en restoracio Johnny  pizza bar.

2022-06-24 je la 13:47

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress