Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Moviĝante por Paraple

Same kiel dum pasintaj jaroj, ankaŭ ĉi-jare ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj samtempe fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon “Moviĝante por Paraple!” (Ĝis nun la evento nomiĝis Virtuala kuro por Paraple)

Kio estas Paraple?

“Paraple” estas centro, kiu helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo.

Kiel partopreni?

La principo estas simpla. Ĉiu partoprenanto pagas la „startan kotizon“, kiun ricevos “Paraple”. Li poste kuras/biciklas/piediras…, registras kilometrojn (ekzemple per Sport tracker aŭ iu simila).kaj tiel konkursas kun aliaj partoprenantoj. Oni ankaŭ povas membriĝi en iu teamo.

Nia teamo nomiĝas ESPERANTO kaj se ni venkos, ni por Esperanto faros grandan reklamon.

Oficiala paĝaro de la aranĝo

La aranĝo komenciĝas la 1-an de majo 2023 kaj finiĝas la 25-an de majo 2023. Sed vi povas aliĝi kiam ajn dum la evento.

Baza prezo por partopreni estas 199 Kč (8 EUR), sed vi povas vian monsumon laŭvole plialtigi.

En ALIĜILO elektu, ĉu vi volas kuri, paŝi, paŝi kun hundo, bicikli…. Vi ankaŭ povas elekti celon, kiun vi volus atingi – kiom da kilometroj vi planas pasi dum la tuta tempo. Tute ne gravas, kiom granda via celo estos – decidu laŭ viaj propraj kapabloj. Kaj se hazarde vi ne sukcesus atingi la celon – ne gravas. Gravas, ke vi partoprenos kaj helpos!

 La anonco de la rezultoj okazos kadre de la sporta aranĝo Kuro por Paraple, kiu okazos la 27-an de majo 2023 en Malešický park en Prago-

ALIĜILO

Helpilo por aliĝi:

Kategorio:

Se vi loĝas ekster Ĉeĥio, ne eblas mendi varojn

 

Pasintjare  teamo ESPERANTO estis la kvara el 230 teamoj!

Ĉi jare ni gajnu! Aliĝu kaj helpu al ni! Invitu viajn amikojn aliĝi al nia grupo!

Se vi bezonas helpon aŭ konsilon, skribu al e-mentalprago@seznam.cz

 

2023-04-26 je la 12:58

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress