9. – 10. 12. 2023
Bratislava
Internacia renkontiĝo de esperantistoj meze de Bratislavo
kun vizito de la Antaŭkristnaska bazaro,
gustumado de slovaka specialaĵo “lokŝoj”,
kristnaska grogo, promenado, kafumado, teumado, babilado ……
Sabato la 9-an de decembro 2023
11.00 sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo.
Vizito de Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de lokŝoj, kristnaska grogo…..
13.00 sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo
13.15 Vizito de Nacia salono de vino, Radničná 1
Vingustumado por la partoprenantoj, kiuj aliĝis.
17.00 Restoracio … (informo pri loko aperos baldaŭ)
babilado, vespermanĝo…
Dimanĉo la 10-an de decembro 2023
8.30 matenmanĝo por la partoprenantoj, kiuj loĝos en la hostelo (ĉiu alportas manĝaĵon por si mem, sed ĉiu kompreneble povas proponi ĝin ankaŭ al aliaj)
Pli preciza programo aperos baldaŭ
Loĝigo: Boutique Apartments Possonium (Šancová 20, Bratislava)
(5 minutojn perpiede de la ĉefstacidomo)
Prezo:
Ĝis la 31-a de oktobro 2023 – 25 EUR/625 Kč
Ĝis la 1-a de decembro 2023 – 28 EUR / 700 Kč
Poste aŭ surloke – 30 EUR/ 750 Kč
35-8928170257/0100 (por pagi per kronoj)
aŭ
al banko Revolut
IBAN:
Aliĝilon sendu (kaj samloke petu informojn) al e-mentalprago@seznam.cz
Por aliĝi bonvolu skribi vian nomon, landon kaj telefonnumeron. Atendu konfirmon.
La lokoj estas limigitaj!!!
Se estos pli da interesiĝantoj ol estas lokoj, avantaĝon havos tiu, kiu jam pagis.
Kia estis pasintjara Lokŝumado?