Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
leo
Ne malridu!
ŝerco
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Wojtek

Regulan merkredan E-mentalan kunvenon partoprenis Wojtek el Pollando.  Post lia forveturo li skribis mallongan artikoleton pri la kunveno.

———————————————————————————————

Ne estis facile forlasi urbon de E-mental’. Mi planis resti en Prago kiel kutime du noktojn/unu plenan tagon.
– La renkontiĝo okazas merkrede, vi nepre restu en Prago ĝis tiam! – diris La Diktatorino. Mi estis senhelpa. Nu, verdire mi delonge ja volis sperti kunvenon de tiu legenda Esperanto-klubo, do mi ne rezistis forte.

La renkontiĝo okazis en loka centro de universo – kuirejo de diktatorino Vlasta. Venis ankaŭ ministrino de katastrofoj kaj ministro de vetero. Dum renkontiĝo ni aŭskultis prelegon de unu el E-mentalanoj pri ŝia vojaĝo al Svedio kaj kvizon pri tiu lando. Nu, praktike ĉiuj kune prelegis kaj gvidis la kvizon, aldonante ŝercojn kaj amuzaĵojn. Mi delonge ne ridis tiom multe!
Poste venis tempo por torto, ĉar du klubanoj festis naskiĝtagojn. Ĝi estis manĝita en tradicia E-mentala maniero – ĉiuj senceremonie manĝis ĝin per kuleroj rekte de komuna plado. Ĉu la etoson plibonigis bona kvanto de Moravia blanka vino? Mi ne diras ke ne..

E-mental’ ŝajnas al mi modela Esperanto-klubo. Praganoj eble ne havas ambiciojn konkeri la mondon (aŭ bone kaŝas ilin), sed kreas belegan komunumon de proksimaj al si homoj, kiuj sincere zorgas unu pri alia, kunlaboras kaj – kiel skribitas sur iliaj klubaj t-ĉemizoj – ĝuas la vivon en Esperanto. Dankegon pro gastigemo karaj, restu mojosaj kaj ĝis la sekva! ✌️

———————————————————————————————

Ĉar dum  la  kunveno  evidentiĝis, ke Wojtek  estas  sufiĉe    E-mentala, estis decidite, ke li fariĝos Ambasadoro por Pollando.

 

Gratulon al la nova membro!  Tuta registaro ĝojas pro la decido de la nova ambasadoro dediĉi reston de sia vivo al la bonfarto de E-mental’. 

———————————————————————————————

Wojtek antaŭ kelke da tagoj ekis grandan (petvetur)vojaĝon tra la mondo. E-mentalanoj deziras al li bonan vojaĝon kaj multe da eminentaj travivaĵoj! Kaj ankaŭ ili ĝojatendas lian revenon, por ke li plenumu siajn E-mentalajn devojn.

———————————————————————————————

Kelke da fotoj de Wojtek

2025-06-11 je la 21:11

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 16-an de julio 2025 Temo: TATUAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress