Unua ĉapitro
“Kiel mi fariĝis biciklantino”
Somere en la jaro 1993 revenis mia edzo post du taga restado en nekonata loko hejmen kun malpura uzita vira biciklo.
“En nia loĝejo ne estas sufiĉe da loko por ĝi” diris mi, vidante la biciklon.
“Tio estas donaco al via naskiĝtago” respondis mia edzo.
Mi sciis, ke mi ricevus nenion alian, ĉar laŭ opinio de la edzo mi meritis nenion pli bonan. Do mi akceptis malnovan biciklon kaj fariĝis biciklantino.
Jitka
Komentado ne estas permesita.