Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Germana semajnfino

GERMANA SEMAJNFINO

PRAGO KAJ ĈIRKAŬAĴO

23. – 25. 8. 2013

 

Vendredo la 23-an de aŭgusto 2013 –je la 19.00 – restoracio “U Pivrnce” – strato Maislova 3, Praha 1. Tablo rezervita je nomo Pištíková en suba ejo por nefumantoj.


Zvětšit mapu

……………………..

Sabato la 24-an de aŭgusto – kunveno en ĉefa stacidomo en Prago je la 9.30 ĉe biletvendejo

Per trajno je la 9.50 ni veturos al Dobřichovice, de kie ni faros agrablan ekskurseton en ĉirkaŭaĵo de Dobřichovice (la preciza vojo estos decidita laŭ fortoj de partoprenantoj) kaj la promeneto finiĝos en hejmo de ministro de defendo de Esperanto, kie ni povos kafumante, teŭmante kaj eĉ eble vinumante, ripozi.

Por la vojo prenu promenŝuojn kaj kompreneble bonan lunĉon kaj trinkaĵon!!! 🙂

Reveno laŭ interkonsento, vetero, fortoj, volo…..

……………………………………

Dimanĉo la 25-an de aŭgusto – kunveno en ĉefa stacidomo en Prago je la 9.30 ĉe biletvendejo

Per trajno je la 9.48 ni veturos al urbo Mladá boleslav, kie atendos nin ambasadoro por Mladá Boleslav kaj proksima ĉirkauaĵo kaj li promenigos nin tra la urbo, kie li montros al ni la plej interesegajn lokojn de la urbo. Certe li ankaŭ montros al ni bonan restoracion por tagmanĝi, do ne estas necese kunporti tro da manĝaĵo.

Reveno laŭ interkonsento, vetero, fortoj, volo…..

 

2013-08-04 je la 16:52

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress